J^au~do, 11, Februaro, 1999
En
la 3a de Februaro okazis la Printempa Vespero en Hanojo. La tago estas
la fino de vintro kaj komenco de printempo. C^irukau~ 100 geesperantistoj
kunsidis por plezuri interpaloradon. Kvankam en kunsidoj ne Hanojo oni
preskau~ ne parolas Esperanton g^is tiam, c^i tiun fojon frau~lino Thuy,
kiu estas direktorino de Hanoja Esperanto Junulara Klubo, iomete parolas
esperante. Tiu estas tre grava, c^ar vjetnamaj geesperantistoj devos bonvenigi
multajn homojn el aliaj landoj en la 2a Azia Kongreso de Esperanto. S^i
kaj s^iaj geamikoj certe elpensis la enhavojn de la Printempa Vespero.
Kantoj, dancoj, dramoj ridindaj, ktp, povis g^ojigis la partoprenantojn
junajn kaj maljunajn.
Hierau~
estas la 66a naskig^tago de sinjoro Dam, kiu estas mia esperanta instruisto
de Esperanto. Kelkaj geesperantistoj vizitis lian domon kaj gratulis lian
nagkig^tagon. Li c^iam estas vigla, sed tiam estis pli vigla. Mi tre dankas
lin pro lia helpo al mi lerni Esperanton. Kelkaj esperantistoj donacis
pemojn al li. Tiuj estas tre brilantaj donacoj, mi pensas.
Tie mi renkontis junan frau~linon (foto), kiu lernas la Francan en universitato.
S^i nomig^as Ly kaj estas tre c^arma. S^i ankau~ parolas Esperanton relative
flue. Mi esperas, ke s^i kaj mi korespondos kun unu la alia, kompreneble
per Esperanto.
Kio
estas tio ? Tiu estas la vortaro de la vjetnama - la esperanta, kiu estas
la unua vortaro en Vjetnamio. Tie jam estas la vortaro de la esperanta
- la vjetnama, sed ankorau~ ne estis la vortaro de la vjetnama - la esperanta.
Sinjorino Van Anh, kiu estas direktorino de publika guvernejo, redaktis
la vortaron. S^i estas kompreneble esperantistino, sed s^ia Esperanto ankoau~
ne estas certa. Tamen s^i mem redaktis tiun, do mi tre respektis s^in.
Sinjoro Dam, mia instruisto, diris, ke la vortaro havas multajn erarojn.
Eble tiu estas vera, sed s^ia peno certe helpos vjetnamajn homojn, kiuj
komencas lerni kaj uzi Esperanton serioze en siaj vivoj, kaj donos pli
bonan rezultaton al sin.
Sabato, 30, Januaro, 1999
Hierau~ estis la lasta japana klaso de mia edzino en Dong Do universitato.
S^i, kiu antau~ sia geedzig^o estis instruintino en la mezlernejo en Japanio,
donis al studentoj la malgrandaj atingaj korespondadoj, kiel s^i faris
tiam. Krome s^i donacis al ili sonbendojn de japanaj muzikaj kaj kartojn
de sia mesag^o por la vjetnamaj studentoj. La donacoj certe kontentigis
la studentojn. Mi surprizig^is pri s^ian kontribuon por ili. Sed poste
tiam s^i sufere malvarmumis.
Mia japana klaso ankorau~ dau~ros kelkfoje. Tamen ankorau~ estos nur
kelkfoje, c^ar en Vjetnamio estas novjaraj ferioj lau~ la lunakalendaro,
kiuj estas c^irkau~ dek tagoj. Mi estas tre bedau~rinda. Se mi povos, mi
volas dau~rigos pli, c^ar mia studentoj, kiuj estas 16-jaraj, estas tre
c^armaj. Mi volas postlasos ion, ne objektan sed memoran.
La venonta novjara tago (tet) estos la 16a de Februaro. Mi kaj mia familio
plezuros g^in. Onidire vjetnama novjara tago estas tre gaja kaj prospera.
Poste tiam ni devos reveni al Japanio.
J^au~do, 21, Januaro, 1999
De
lasta semajno mi komencis instrui elementan Espetanton por junuloj, kiuj
mem volas lerni g^in. Mia vjetnama amikino, frau~lino Thuy, kiu estas direktoro
de Hanoja Esperanto Junulara Klubo, petis min, ke mi instruu al ili. Tiu
c^i laboro estas senpage, sed kompreneble mi g^ojas pro tiu okazo.
La klaso estas en la malgranda c^ambro de malnova apartamento. La lernantoj
estas c^irkau~ dek kvin homoj, de mezlerneja g^is universitata. Tri lernantoj
estas Laosaj studentoj, kiuj nun lernas en Hanojo.
Plej granda problemo por mi estas, per kiu lingvo mi instruas. Mia vjetnama
lingvo ankorau~ ne estas sufic^a por instrui. Mi povas paroli la anglan,
sed kelkaj lernantoj ankorau~ ne sufic^e komprenas la anglan. Do, en la
unua klaso mi eksplikis per mia malsufic^a vjetnama kaj kelkfoje frau~lino
Thuy, kiu povas kompreni la japanan, helpis min.
Mi devas reveni al Japanio en la fino de Februaro. Mi havas la klason
nur unufoje en semajno, do mi povas instrui en la klaso nur kelkfoje. Sed
mi provos fari plej bone por la karaj vjetnamaj kaj laosaj lernantoj, por
ke ili konatig^u kun la lingvo de d-ro Zamenhof kaj volus dau~rigi la lernadon.
J^au~do, 14, Januaro, 1999
De
la 3a g^is la 9a mia familio vojag^is al la centra regiono de Vjetnamio.
Tio estas la dua vojag^o tien por mi, sed mia edzino kaj filino iris tien
unuafoje. Kvankam ni volis ekiris en la 2a, vojag^a kampanio informis eraran
ekirtempon de trajno por ni. Do, ni ne povis ekiri tiam. Eble estas ofta
afero en Vjetnamio. Tial mi perdis unu tagon.
Ni
ekveturis per trajno en la nokto de la 3a. Nokta trajno estas interesa.
Mia filino volis dormi kun mi, do, mi kaj mia filino dormis kune en la
malgranda lito au~dante la sonon de veturanta trajno. La trajno, kiu ekveturis
de la Hanoja stacio la 8a horo antau~nokte, alvenis la Hue stacion c^irkau~
la 10a duono matene.
Hue
estas fame konata malnova urbo. En la centro tie fluis la Huong rivero
(Parfuma rivero), kiu estas bele blua. Tie ne estas multaj motorcikloj
kiel Hanojo au~ Ho Chi Minh urbo. Kelkfoje studentinoj, kiuj metis la bele
blankajn robojn "Ao Dai" (la vjetnamaj longaj nacivestoj), veturis
per bicikloj. Tie tempo pasis malrapide. Ni pas^is en bazaro kaj veturis
per s^ipeto sur la Huong rivero kaj vizitis kelkajn templojn.
Ni
ankau~ iris al la 17a paralelo, kiu dividis la Nordan Vjetnamion kaj la
Sudan Vjetnamion antau~ 1973. Proksime, en norda flanko de la 17a paralelo,
estas Vinh Moc Tunelo. Tie kelkaj cent homoj log^is evitante al severaj
atakoj de la usona armeo dum la milito. Mi surprizig^is kaj emociig^is
sciante, ke homoj faris ec^ tiel por vivi. Tiam la usona armeo certe ne
atentis, ke tie homoj povus log^i kaj vivi.
Post
vizitinte Hue kaj la 17an paralelon ni iris al Danang kaj Hoian. Hoian
ankau~ estis malnova urbeto, kie estis japana strato en la 16a au~ la 17a
jarcento. Estas multaj malgrandaj stratoj, kie infanoj ludis. Iliaj ludoj
estis tre karmemoraj, c^ar mi ankau~ ludis tiel kiam mi estis infano. Bedau~rinde
ni povis restadi dum nur unu nokto tie pro perdi unu tagon de komenco de
la vajag^o. Mi volas reviziti Hoian.
La lingvo de la centra regiono estas kompreneble la vjetnama, sed iom
deferencas al la lingvo de Hanojo. Do, tio estas malfacila por ni. Tamen
oni povis kompreni tion, kion ni parolis. Ni g^ojis interkomuniki kun homoj
en la centra regiono de Vjetnamio.
Vendredo, 1, Januaro, 1999
Felic^an
novjaron !
En nuna jaro estas la 2a Azia Kongreso de Esperanto en Hanojo. Mi volas
labori por tio kun vjetnamaj esperantistoj kaj c^iuj esperantistoj en la
mondo. En Vjetnamio oni festas novjaron lau~ lunakalendaro, do hodiau~
estas kiel kutime, ne estas specialaj aferoj. Esti kutima ankau~ estas
bona, mi pensis.
Morgau~ mi kaj mia familio vojag^os al centra regiono de Vjetnamio, ekzemple,
malnova fame konata urbo, Hue. Ni iros per trajno, kiu veturos nokte. Mi
certe raportos pri nia vojag^o kun kelkaj belaj fotoj.
J^au~do, 31, Decembro, 1998
Nuna jaro, 1998, finig^as hodiau~. Kiel estis nuna jaro por vi ?
Por mi tio estas komenci log^i unuafoje en alia lando, kiu estas kompreneble
Vjetnamio. Mia decido alvenu al Vjetnamio en la komenco de Marto. Kiam
mi sciis, ke mi povis alveni kaj log^i en Hanojo, mi ne povis dormi bone
pro ekcitig^o. Samtempe mi ig^is maltrankvila c^ar mi ankorau~ ne sciis,
kiel estas log^i en Hanojo kvankam mi vojag^is al Hanojo antau~ ses jaroj.
Mi imagis, en kia hejmo mi kaj mia familio log^os, kia estos niaj mang^oj,
kaj kia estos nia vivo en alia lando, ktp. Japanio kaj Vjetnamio havas
multajn komunajn kulturajn punktojn, sed mi zorgis speciale pri sano de
mia kara filino.
Nun mi estas tre felic^a en Hanojo tiel, kiel mi skribis en tiu c^i malgranda
taglibro. Mi devas reveni al Japanio en la 28a de Februaro. Mi havas ankorau~
nur du monatojn en Hanojo. Tre bedau~rinda mi estas. Mi havas multajn aferojn,
kiujn mi volos fari g^is mia reveni al Japanio. Mi intencos uzi tempon
tie por mia pli bona sukceso.
J^au~do, 24, Decembro, 1998
Hodiau~
estas antau~kristnasktago. Proksime Hoan Kiem lago (la Lago de Redonita
Glavo, estas centro de Hanojo) estas la Granda Preg^ejo, kiu estas grandega
kaj malnova. Kvankam mi kaj miaj familioj ne estas kristanoj, ni kaj nia
amikino, kiu estas studentino lerni la japanan en la klaso de mia edzino,
iris tien. S^i estas certe kristano, kaj c^iu jare s^i partoprenas la preg^adon
en la 24an de Decembro.
En
la g^ardeno de la preg^eja lernejo estas kelkaj cent homoj, kaj tie okazis
malgranda koncerto je la nau~a nokte. Ni estas fremdaj homoj, do, oni permesis
nin sidig^i plej antau~e. Ni povas g^uis la specialan koncerton de la antau~kristnasktago.
Mi fotis multajn fotojn kaj faris videon. Estis tre bela kaj pura nokto.
Kiam revenis al la antau~o de la Granda Preg^ejo, homoj tre multig^is.
Mi enbrakigis mian filinon, do mi pas^is malfacile. S^ajnis, ke ne c^iuj
estas kristanoj. Por tiuj, kiuj ne estas kristanoj, hodiau~ estis la festo
ne rilatante al religio. Poste ni revenis hejmen, la festo eble estos dau~ranta
g^is malfrua tempo de la nokto.
Merkredo, 23, Decembro, 1998
Mi komencis instrui elementan Esperanton !
Nun mi havas la japanan klason en Hanojo-Amsterdamo lernejo en Hanojo.
Tie pli ol dek studentoj, kiuj estas 16-jaraj, lernas la elementan japanan.
En lasta semajno mi demandis al ili, "C^u vi opinias, ke la Angla
estas internacia lingvo ?" Preskau~ c^iuj respondis, "Jes !"
Do, mi donis mian opinion, kiaj elementoj necesas por internacia lingvo.
Kaj mi parolis pri Esperanto: Kio estas Esperanto ? Kiu kreis Esperanton
? Kia estas historio de Esperanto? ktp.
Mi ne estis sciinta, c^u ili interesas Esperanton. Sed ili volis lerni
g^in iomete. Sendube ili ankorau~ ne bone komprenas, kio estas Esperanto.
Tamen mi estis tre g^oja kaj decidis instrui elementan Esperanton en la
japana klaso kvankam mia Esperanto ankorau~ ne estas kompetenta. Rilative
al la japana, Esperanto estas pli simpla kaj pli facile lernebla. Mi dau~ros
instrui tie g^is venonta Februaro, kiam mi devas revenos al Japanio. Eble
ili lernos Esperanton pli bone ol la japanan. Mi esperas, ke iuj el tiuj
estonte eg^os vjetnamaj lertaj Esperantistoj.
Mardo, 15, Decembro, 1998
Hodiau~
estas Zamenhoftago, kiu estas la 139a naskig^tago de d-ro Zamenhof. En
Hanojo c^irkau~ cent Esperantistoj kunsidis por honori lin. Mi kaj miaj
familioj, edzino kaj filino, ankau~ partoprenis la kunsidon. Kvankam
kelkaj homoj prelegis kaj kantis, bedau~rinde ili faris vjetname, ne esperante.
Mi povas kompreni la vjetnaman iomete, sed mi esperis, ke ili uzis Esperanton
c^ar tio estas la kunsido de Esperanto. Venontan jaron oni organizos la
2an Azian Kongreson en Hanojo. Ili devas uzi Esperanton pli multe, mi pensas.
D-ro Le Nhiem, kiu estas prezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio de Ho
Chi Minh urbo, diris, ke vi ne estas "Esperantisto" se vi ne
povas paroli esperante.
Post la kunsido kelkaj esperantistoj el Ho Chi Minh urbo parolis al mi.
Ili parolis Esperanton tre bele. Unu homo el ili estas s-rino Dao Mai Anh,
kiu estas eble tiel ag^a kiel mi. S^i diris, ke s^i lernas Esperanton en
10 jaroj. S^ia Esperanto-voc^o estas tre agrabla, kompreneble ankau~ s^i
mem estas c^arma ! Mi dau~rigas mia lernadon de Esperanto kaj esperas,
ke mi povos interparoli kun s^i pli plue en la 2a Azia Kongreso de Esperanto
!
Sabato, 5, Decembro, 1998
Hanojo havas la kvar sezonojn: printempo, somero, au~tuno kaj vintro.
Kompreneble nun estas vintro. En Japanio nun estas tre malvarma kaj kelkfoje
ec^ neg^as. Kompare kun vintro en Japanio, g^i en Hanojo ne estas severa.
Sed vjetnamoj diris, ke en vintro en Hanojo estas malvarmega. Kiam estas
malvarmeta, ili c^iam metas multajn vestojn sur sin. Aparte sur infanojn
ili metas multegajn vestojn kaj ec^ lanajn c^apojn ! Instruistinoj de mia
filino au~ miaj amikoj ofte diras, ke mi devas meti pli multajn vestojn
sur mian filinon. Tamen mi opinias, ke alkutimigi meti malpli multajn vestojn
kaj alklimatig^i al la malvarma vetero estas pli bona. C^ar tio fortas
niaj korpoj, mi pensas. S^ajnas, ke vjetnamo ofte malvarmumas kaj ilia
kutimo kau~zas tion.
J^au~do, 3, Decembro, 1998
Lastasabate mi renkontis japanan esperantiston, kiu nomig^as TAKEUTI
Yosikazu, la direktoro de japana Esperanto-Instituto. Li venis al Hanojo
por sondi la preparon de la 2a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazos en
Hanojo en Au~gusto de venonta jaro. Mi renkontis lin unuafoje kaj mi estas
pli multe juna ol li. Sed ni tuj povis interparoli amike unu kun la alia
c^ar ni anbau~ estas esperantistoj ! Li, mi, mia edzino kaj mia vjetnama
amikino kune tagmang^is kaj havis felic^an tempon.
Liaj rakontoj estis interesegaj. Ekzemple, kiam en Tokio (c^efurbo en
Japanio) okazis la Internacia Kongreso de Esperanto en 1965, antau~e li
instruis Esperanton fervore al kelkaj japanaj studentinoj por ke ili povas
gvidi esperantistojn el aliaj landoj esperante. Li diris, ke nun ili, kiuj
lernis Esperanton tiam, ankorau~ agadas aktive en japana esperanta movado.
Krome tiam li tradukis multajn altikolojn pri la milito en Vjetnamio el
Esperanto, kaj invitis esperantiston de Norda-Vjetonamio al Japanio. (Tiam
Japanio kaj Norda-Vjetonamio ne havis deplomatian rilaton.) Mi estis tre
kortus^ita pri liaj rakontoj.
Li diris, "Mi estas tre felic^a estanta esperantisto c^ar mi havas
multajn samideanojn en c^iu angulo de la mondo !"
Demanc^o, 24, Novembro, 1998
Miaj
vjetnamaj amikinoj kondukis mian familion veni al "Phu Tay Ho",
kie estas templo apude de la granda lago Tay okcidente de Hanojo. Tiu estas
fame konata de "oc", unu speco de konko en la lago. Tiu speciala
mang^aj^o estas tre bongsuta. La tri amikinoj kaj mia familio iris tien
per motorbicikloj. La vetero estas tre bela kaj agrabla. Post nia preg^o
en la templo ni mang^is iomete "oc" kaj "banh tom",
kuko kun salikokoj frititaj, en malgranda restoracio. Tre bongusta ! Trinki
bieron kaj mang^i ilin estas la plej felic^a por mi en mia nuna vivo. Ni
havis g^ojan tempon babilante kun miaj amikinoj kaj familio. Se miaj aliaj
amikoj venos al Hanojo, mi certe invitos ilin tien por g^ui kaj amuzi kun
granda plezuro !
![]()
Vendredo, 20, Novetmbro, 1998
Hodiau~ estas la vjetnama tago de la instruistoj en Vjetnamio. En la
tago lau~ kutimo c^iuj lernantoj kaj studentoj ne venas al lernejoj, sed
venas hejmon de siaj instruistoj por danki, donaci florojn kaj donacaj^ojn
al siaj instruistoj. C^iuj instruistoj estas tre g^ojaj pro la vizito de
siaj lernantoj au~ studentoj. C^ie en Hanojo oni vidas multajn junajn grupojn,
kiuj vizitos siajn instruistojn.
Nun mi ankau~ estas instruisto de la japana. Antau~hierau~ en la japana
klaso c^irkau~ dudek lernantoj ankau~ donacis florojn kaj belan bildon
al mi. Mi j^us komencis instrui la japanan tamen miaj lernantoj estas tre
amikaj. Jes, en Vjetnamio instruistoj kaj lernantoj estas c^iam amikegaj
! En Japanio ne estas la tago de instruisoj. Mi pensas, ke estus bona se
estus tiu tago en Japanio.
Sabato, 14, Novembro, 1998
En
la lasta Lundo kaj Mardo miaj japanaj amikoj, mia edzino kaj mi vizitis
kelkajn lernejojn en Hanojo. Mi tre interesig^as pri la edukado en Vjetnamio.
Oni parolas, ke neniuj infanoj turmentas la aliajn en vjetnamaj lernejoj
kvankam en japanaj lernejoj estas grava probremo de turmentoj. Mi volis
koni la rezonon, kial ne estas la problemo en Vjetnamio.
Ni iris al publika guvernejo, infang^ardeno, elementa
lernejo, kaj lernejo por handikapaj infanoj. En c^iuj lernejoj infanoj
lernas pozitive kaj aktive. Krome ordinaraj infanoj kaj handikapaj infanoj
lernas kune. En Vjetnamio estas multaj instruistinoj, kiu havas sian edzon
kaj siajn infanojn. S^ajnas, ke tute vjetnama socio edukas infanojn. Mi
pensas, ke ni, la japana, devas lerni el la vjetnama edukado.
Sabato, 7, Novembro, 1998
En
la 25a de Okutobro okazis la Hanoja Esperanto Kongreso, en kiu pli ol 200
vjetnama infanoj, junuloj, kaj maljunuloj partoprenis. Unuafoje infanoj,
kiu lernas esperantan kanton en publika guvernejo, lau~te kantis esperante.
Poste kelkaj homoj raportis pri esperanta aktiveco kaj aliaj. La raportoj
estis tre longa. Pro tio, s^ajnis al mi, ke neniu au~dis tion. C^iuj parolis
vjetname, ne esperante. Do, mia instruisto, sinjoro Dam s^erce diras: "Neniu
parolas esperante. C^iuj krokodilis !" Tamen nun en Hanojo c^irkau~
270 homoj lernas Esperanton en kelkaj lokoj. En la Au~gusto de venonta
jaro okazos la 2a Azia Kongreso de Esperanto. Hanojaj esperantistoj aktivas
pozitive por tio.
Mi komencis instrui la japanan lingvon en la Hanoj-Amsterdam lernejo.
Estas c^irkau~ 20 vjetnamaj studentoj, 16-jaraj. Ili c^iuj interesig^as
en la japanan au~ la japanan kulturon. Mi tre surprizig^is, c^ar ili povas
paroli la anglan tre flue, kaj ili estas tre diligentaj. Mia kapablo de
la vjetnama ankorau~ ne estas bona, do mi instruos c^efe pri la angla.
Mi estas tre g^oja havanta okazon instrui la japanan al la fervoraj c^armaj
studentoj. Periodo instrui la japanan estas mallonga, nur kvar monatoj,
tamen mi volas instrui ne nur la lingvon sed ankau~ la japanajn kantojn
au~ la japanan kulturon. Kaj mi volas kontribui al la bona propagando de
Esperanto.
Dimanc^o, 25, Oktobro, 1998
Mi
komencig^is lerni Esperanton denove. Sinjoro Dam, kiu estas 65-jara kaj
unu el la plej lerta Esperantisto en Vjetnamio, estas mia instruisto (Meza
homo en la foto). En mia domo, dufoje en semajno, sinjoro Dam instruas
min, mian edzinon, sinjorinon Truong (54-jara, vjetnamino) kaj frau~lino
Thuy (21-jara, vjetnamino). Frau~lino Thuy arang^is la klason por ni. Sinjoro
Dam parolas Esperanton tre flue ! Do, ni povas lerni Esperanton praktike.
Mi ankau~ volas legi, skribi, kaj paroli Esperanton libere.

Hierau~
vespere estas Hoa Binh (signifas Pacon) festivalo c^irkau~ Hoan Kiem lago
(la Lago de Redonita Glavo, estas centro de Hanojo). La festivalo festi
25 jarojn, kiu Vjetnamio kaj Japanio starigas diplomatian rilaton.
C^irkau~
500 japanoj kaj 800 vjetnamoj partoprenis g^in kaj tre multaj homoj vidis
g^in. Ni amuzig^is vjetnamajn kaj japanajn tradiciajn festojn en unu fojo.
Mi fotis multajn fotojn kiel j^urnalisto. Oni fotis mia edzino kaj mia
filino c^ar ili meti Yukata-on (japana longa vesto kiel kimono) sur sin.
Vendredo, 9, Oktobro, 1998

En
lasta lundo (la 5-an de Oktobro) estis la 15-an de Oktobro lau~ lunakalendaro.
En Vjetnamio oni nomas g^in "Tet Trung Thu", Mezau~tuna Festo,
kiu rezervas por la infanoj. ("Trung" estas mezo. "Thu"
estas au~tuno.) "Tet" ankau~ signifas novjaran daton de lunakalendaro.
Do, la dato estas tre grava por vjetnamaj homoj. Ili amuzg^as, disponas
diversajn kukojn kaj fruktojn sub la luna lumo dum tri noktoj kaj poste
mang^i g^in kune. Krome, oni ankorau~ plezure ridas la leonan dancon en
la stratoj. Infanoj speciale estas tre felic^aj en tiu festo. Poste Hanojaj
homoj sentas sin fine de longa varmega sezono.
Lundo, 21, Septembro, 1998
En
Hanojo estas jam au~tuno lau~ kalendaro, sed estas ankorau~ sufoke varmega.
Estas unuafoje, ke mi log^as longe en tiel varma klimato. Kvankam mi kaj
mia familio estis tre bone vivas, nun ni lacig^as iom. S^ajnas, ke ni necesas
ripozon iomete.
Mia filino, Akane, nun estas 2-jarag^a kaj 7-monatag^a. S^i ofte ludas
kun knabino, kiu estas 8-jarag^a najbaro kaj nomig^as Ha. En vjetnama lingvo,
la pli ag^a kunabino estas nomata "chi". Do, Akane nomas la knabinon
"Chi Ha oi !". ("oi" estas vorto voki iun) Tiam la
knabino respondas "Akane oi !". Nun Akane kelkfoje imitas la
knabinan agadon, kiel si en la photo. Mi miris pri tio c^ar imiti iun estas
unuafoje por Akane. Akane bone kreskas en Hanojo.
J^au~do, 17, Septembro, 1998



Mi revenis de Saigon (Ho Chi Minh urbo) al Hanojo la 11-an de Septembro.
La vojag^on al suda Vjetnamio tre plac^as al mia familio. Mi zorgis pri
la sano de mia filino, Akane, tamen s^i estis la plej sana en mia familio
!
Homoj en Saigon estas pli vigla ol tiuj en Hanojo, do interparoli kun
homoj tie estis tre g^oja. Ni pasigis felic^ajn tagojn en Saigon.
Ni partoprenis la ceremonion de sinjoro IS^IKAWA Bunjo, la japana fama
fotoj^urnalisto, en la Milita Muzeo. Liaj vjetnamaj milita kaj postmilita
fotoj instruas gravecon de paco. Mi pensis denove pri milito kaj paco.




Ni ankau~ iris al Vinh Long, malgranda urbo en Mekong-Delto, kie ni renkontis
mian vjetnaman amikinon, kiu estis vojag^a gvidistino. Nun s^i havas edzon
kaj filinon. La 6-an de Septembro estis la unua naskig^tago de s^ia filino.
S^ia familio, parencoj kaj amikoj, pli ol tredek homoj, havis grandan kunvenon
por gratuli la naskig^tagon. Ankau~ ni partoprenis kaj g^ojis tion.
Vojag^o c^iam instruas multe al ni. Tiu estas tre brilanta !
Mardo, 1, Septembro, 1998
Hodiau~ mia edzino, mia filino kaj mi iros al Ho Chi Minh urbo. Morgau~ estos la Vjetnama memoriga tago, kiam oni konstruis Vjetnamio. Postmorgau~ estos ceremonio, en kiu sinjoro IS^IKAWA Bunjo, kiu estas japana fama fotoj^urnalisto, donacos multajn fotojn al la Milita Muzeo en Ho Chi Minh urbo. Mi volas raporti staton de suda Vjetnamio.
Sabato, 29, Au~gusto, 1998
Miaj konatoj venis al Vjetnamio. Ili estis mia instruistinoj kiam mi estis lernanto de altgrada lernejo. En lasta lundo ili kaj miaj familioj kune iris al Bich Dong, kie havas belan pejzag^on. De Hanojo g^is Bich Dong estas c^irkau~ 120 kilometro. Tie ni iris sur la riveron trankvilan per malgrandaj boatoj. Tempo ankau~ fluis malrapide. Lasi al la fluo estis tre agrabla. Nun en Hanojo estas movoplena kaj bruega. Kelkfoje ripozo en la malrapida tempo s^ajnas necesa por mi.
Sabato, 22, Au~gusto, 1998
Antau~hierau~,
20an de Au~gusto, estas la 22a naskig^tago de mia vjetnama amikino, frau~lino
Mai, kiu estas membro de cirko. S^i, s^ia amikino kaj mia familio iris
al Daewoo Hotelo por festi s^ian naskig^tagon. S^i estis pli bela portante
verdan jakon. Mia edzino kaj mi donacis al s^i belan pentraj^on, kiu estas
pentrita vesperrug^on. Mia filino nomig^as Akane, kiu signifas vesperan
c^ielrug^on ! S^i s^ajnis tre g^oja kaj kontentig^a. Au~skultante pianan
koncerton, ni havis felic^an tempon.
Merkredo, 19, Au~gusto, 1998
En Hanojo nun estas varmega, la plej alta temperaturo estas c^irkau~
35 gradoj. Do, kutime mi ne volas kuiri. Tamen mi kelkfoje volas mang^i
japanan kuiraj^on kvankam vjetnama kuiraj^o estas tre bongusta kaj malkara.
Hierau~ Vespere mi mem kuiris "Miso-nikomi-udon" (speco de japana
nudelo) por mia edzino kaj filino. Nudelon mi faris el faruno kaj supon
mi gustigis de miso (japana gustumo), kiun mia gepatroj sendis al mi de
Japanio. Kiel bongusta ! Se japanaj homoj mang^us g^in en japana restoracio,
ili certe kontentig^us.
Lundo, 17, Au~gusto, 1998
Mia filino, Akane, estas 2-jara kaj 5-monata. S^i nun iradas vjetnaman
infanvartejon. Kiam s^i komencais frekventi lernejon en Junio, s^i c^iam
plorkriis. Tamen nun s^i tre amas vjetnamajn instruistiojn kaj amikojn.
Kelkfoje s^i parolas au~ kantas bele vjetname. C^iutage mia edzino kaj
mi lernas vjetnaman lingvon, sed mia filino lernas g^in pli rapide ol ni
! Mi estas tre g^oja c^ar s^i ludas kun vjetnamajn amikojn senhezite.
Merkredo, 12, Au~gusto, 1998
Hodiau~ posttagmeze mi iris al la instituto de psikologio. Sinjorino
Hoa, kiu estas psikologia studantino, atendis min. Ni rakontis unu al alia
la problemon pri viziti vjetnamajn lernejojn en Hanojo por studo. Mi volas
koni nunan staton de lernejoj en Vjetnamio. S^i diris, ke viziti lernejojn
oficiale nun estas malfacila. Bedau~rinde Vjetnamio ne estas tre malfermita
por aliaj studantoj. Tamen s^i certe helpos mi viziti iujn lernejojn ne
oficiale.
Mardo, 11, Au~gusto, 1998
Antau~hierau~, en dimanc^o, frau~lino Mai venis al mia domo por lerni la japanan. S^i kutime lernas la japanan en la Japana Centro en Hanojo. S^i estas 21-jara, tre simpatia kaj bela junulino. Mi rigardis s^ian photon de cirko. Jes, s^i estas membro de cirko. En la photo s^i saltas alte kiel birdo ! Por tio mi tre surprizig^is. Mi volas helpi s^in lerni la japanan dau~rige. Certe s^i ankau~ helpos mi lerni la sian lingvon, la vjetnaman.
Vendredo, 7, Au~gusto, 1998
Hierau~ la Esperanta klaso en Hanojo rekomencig^is. Ni havas la klason
en c^iuj j^au~doj. Hierau~ c^eestis nur ses lernantoj, inkluzive min kaj
mian edzinon. Sinjoro Hac, la instruisto, diris, ke aliaj lernantoj eble
venis al siaj naskig^urboj au~ forgesis la daton de la klaso c^ar estas
dum somera ferio. Mi kredas, ke la klaso estas tre bona s^anco lerni Esperanton
praktike. Venontan j^au~don pli ol dek lernantoj certe c^eestos, mi kredas.
Mi volas lerni Esperanton multe pro uzi g^in praktike !